2, 4, 6 kaj 9 decembro 1989 / 7 kaj 8 aprilo 2007

Esperantaj vortkunmetadiloj

Kial

Kvankam senenketinte mi supozas ke Esperanto prinome multopkoniĝas, kontraŭe prilingve. Necerte estas du kaŭzareroj: Unue, adinte la lingvo Esperanto asociigas politikecetan idealismon, kiun kvankam certe malfiindan, ne ĉiuj volas tutkore ekani.

Due, multularo opinias ke arte desegnita lingvo, kontraŭe al nature evoluita, nepras esti malpli esprimkapabla. Reale, Esperanto povigas diri almenaŭ sammulto ol aliaj lingvoj, eĉ eble estas pli esprimriĉa, tutkaze aliele ol naturaj lingvoj povas vortaĵigi iojn.

Se nur ni esperantas tradukanta el la konataj mundlingvoj, ĉi tiu riĉeco ne aperos. Ni uzu Esperanton kiel originala lingvo, kaj kreadante. Ĉi tial mi skribis ĉi tiun tekston originale en Esperanto, eĉ la miadejuneclingva versio estas tradukaĵo.

Privortare Esperanto estas hindeŭropa lingvo, sed strukture, principe vortstrukture, pli parencas finnan kaj hungaran lingvon. Kutimajn gramatikajn nociojn ankaŭ havas Esperanto, kiel substantivon, adjektivon, adverbon, kaj verbon, sed nur tiel rigardante la lingvon ni ne justas la geniecon de la Esperanton kreintulo, Ludoviko Zamenhof.

Anstataŭ prefere ni rigardu la esperanta vorteraro kiel radikaro kun liberega kunmetebleco. Kelkaj da radikoj kutime aperas antaŭe, kelkoj meze, kal kelkoj malantaŭe, sed tamen ĉioj estas samebligemaj.
Kelkaj radikoj markas la supremenciitaj nocioj, kiel -o markas substanivojn, -a adjektivojn, -e adverbojn, kaj -i, -as, -is, -os k.t.p. verbformojn. Sed ankaŭ tiaj postmetaĵoj ni povas konsideri kiel signifhavaj radikoj, kies almetado plias la signifon de aliaj radikoj.

Kunmetanta Esperanta vorteroj, el kiuj bezonas ni koni nur malmultajn, ni povas fari vorton por iu nia pensaĵo ajn. Tian kunmetitan vorton, kvankam maltrovotan en vortarlibroj, kvankam maljam far iun uzutan, komprenos ĉiu kun bazkono de la lingvo Esperanta.

Kiel

Nun kiam estas rakontita ĉi ĉio, mi montros kiel funkcias la kunmetada mekanismo. Pro tiu eksplikos kelkajn da antaŭuzitajn kaj uzotajn gluitaĵojn. Tiam ankaŭ klariĝos, ke la naturlingvaj tradukoj ne diras, ne povas diri, akurate kiun diras la Esperanta originalo, aŭ almenaŭ alilingve ĝin diriĝas alimaniere, malsamvorte.

Do Esperanto estas memviva lingvo, havanta esprimilojn kiujn ne havas aliaj lingvoj, kvankam ankaŭ veras la inverso.


Koloroj: Neŭtralaj Strangaj Neniu prefero Reelŝuti la paĝon