Articulos selecte (lingua es eo)


La probableco de renkonti personojn de aliaj grupoj estis malalta, ĉar la loĝantaro estis disa. Se renkonto tamen okazis, la neceso de reciproka subteno, kiel ekzistis en la grupo, forestis. La aliaj estis rivaloj pli ol amikoj. Sinteno kaŝanta, defenda aŭ malamika estis la plej bona metodo por resti sekura.

Vojo al paco


Lontana pasinteco

Modernaj homoj loĝas en mondo tute alia ol tiu de iliaj samspeciuloj de antaŭ dekmiloj jaroj, kiam ĉiuj estis ankoraŭ ĉasistoj-kolektistoj. Sed ili mem ne estas multe ŝanĝitaj. Do, por kompreni kiel modernaj homoj pensas, sentas, kaj precipe kiel ili kondutas, mi kredas ke ni devas rigardi la batalon por ekzistado de la homaro de la pasinteco, en la tiutempaj cirkonstancoj.

Vojo al paco


Privortare Esperanto estas hindeŭropa lingvo, sed strukture, principe vortstrukture, pli parencas finnan kaj hungaran lingvon. Kutimajn gramatikajn nociojn ankaŭ havas Esperanto, kiel substantivon, adjektivon, adverbon, kaj verbon, sed nur tiel rigardante la lingvon ni ne justas la geniecon de la Esperanton kreintulo, Ludoviko Zamenhof.

Esperantaj vortkunmetadiloj


Mi pensas homa sento kaj konduto estas apenaŭ racia, sed grandparte instinkta, sur genetikaj faktoroj bazita. La evoluo de la specio okazas malrapide. Ni estas esence la samaj homoj ol tiuj, kiuj vivis antaŭ dekmilojn da jaroj.

Vojo al paco


Ne enmiksiĝu

Restu en la paca kaj kunlabora atmosfero de la propra grupo. Lasu trankvila kiu estas ekster la grupo kaj ne enmiksiĝu. Tio estas tre paca.

Integriĝo ne estas necesa! La publika postulo por integriĝo ofte estas tirana klopodo al asimilado. La aliaj devas iĝi samaj kiel ni. Sed kial?

Vojo al paco


La potenco kaj inteligenteco de la homoj lin devigos akcepti du novajn bazajn regulojn: sinlimiĝon, kaj reciprokan respekton. Tio estas la sola maniero de malperdi la ekvilibron, kaj tio devas, ne sole ĉar ĝin Dio surmetis sur ni kiel vivoprincipo, sed ankaŭ pro la porhoma profito.

Fundamentoj de etiko


Tuj kiam tiaj kontaktoj estas establitaj, imagu ke la konversacianto estas parto de komuna grupo. Tiel instinkte la inklino al paco kaj kunlaboro ekaperos, altruismo per komunaj interesoj.

Vojo al paco


Kunmetanta Esperanta vorteroj, el kiuj bezonas ni koni nur malmultajn, ni povas fari vorton por iu nia pensaĵo ajn. Tian kunmetitan vorton, kvankam maltrovotan en vortarlibroj, kvankam maljam far iun uzutan, komprenos ĉiu kun bazkono de la lingvo Esperanta.

Esperantaj vortkunmetadiloj


La miraklo de la dedia kreado ne estis ke ĝi kreis la universon en la nuna stato, sed ke ĝi kreis la potencialon pro postaj iĝadaĵoj, kaj pro la evoluo kiun malkovradis Darwin. Ĉiu iĝado povis okazadi sen iu neceso de dedia interveno; ĝia tiama projekto sufiĉis.

La heredaĵo de Dio


Sed la homo, per la de Dio heredita inteligenteco, endanĝerigas la ekvilibron. Homoj detruas naturon, senlime disvastiĝas, ekstermas tutajn animalspeciojn, forpelas popolojn, klopodas ekstermi popolojn. Ĉio tio la homo faras, ĉar li ne adaptas sian vivimpulson, sian naturan perfortemecon, al la potenco al li de Dio donata.

Fundamentoj de etiko


Tio estas deprimanta konkludo. La idealismo de la 1960-aj kaj 70-aj jaroj estis por nenio. Totala iluzio, ĉar la homnaturo estas pli forta. Tial mi pensas ke nun ni devas provi trovi la solvon bazante sur la homnaturo, ne sen ĝi aŭ kontraŭ ĝi.

Vojo al paco


1. La heredaĵo de Dio

Dio vere ekzistas. La naturo estas tiel mirakla, tiel komplika tamen celatinganta, ke malpovas esti malekzistinta estulo pensinta kaj sciinta, kiu ĝin iam projektis. Homaj sciencistoj ne duone sukcesis pervidi tiun projekton, nek kompreni la naturajn leĝojn, iĝon kaj maliĝon de steloj, la kodosistemo genetika de la DNA, la funkciadon de la cerbo, keo

La heredaĵo de Dio


Estas tragika fakto ke multaj religioj ĝin malakceptas. La oftaŭdata argumento ke estas kontraŭnatura interveni en la homa reproduktado, preteratentas la fakton ke la homo supervenkis siajn naturajn limojn. Certe estas kontraŭnatura la naskiĝlimigo, sed tamen necesa pro returni la homon al la naturo. Naskiĝlimigo ne estas kontraŭ la volo de Dio, sed estas morala devo, sur ni surmetita de Dio.

Praktika etiko


Tio implicas ke la homaro estas heredinta la sanktan devon de plue estigi de kreaĵon de Dio, konformonte al la tiama projekto.

La heredaĵo de Dio


Anstataŭ prefere ni rigardu la esperanta vorteraro kiel radikaro kun liberega kunmetebleco. Kelkaj da radikoj kutime aperas antaŭe, kelkoj meze, kal kelkoj malantaŭe, sed tamen ĉioj estas samebligemaj.
Kelkaj radikoj markas la supremenciitaj nocioj, kiel -o markas substanivojn, -a adjektivojn, -e adverbojn, kaj -i, -as, -is, -os k.t.p. verbformojn. Sed ankaŭ tiaj postmetaĵoj ni povas konsideri kiel signifhavaj radikoj, kies almetado plias la signifon de aliaj radikoj.

Esperantaj vortkunmetadiloj



Colours: Neutral Weird No preference Reload screen